Esperanto estas...

  1. Esperanto estas lingvo taŭga por internacia komunikado, vojaĝoj, interreto, interkultura lernado, trovi novajn amikojn, internaciaj kongresoj, senpaga gastado en fremdaj landoj kaj multo pli.

    # vimeo.com/1397347 Uploaded 338 Plays 0 Comments
  2. Esperanto estas lingvo. Ĝi estas neŭtrala ĉar ĝi ne apartenas al iu aparta popolo aŭ lando. Ĝi estas internacia kaj ĉefe utila por komunikado inter homoj el pluraj landoj. Ĝi estas egaleca kaj pli facile lernebla ol naciaj lingvoj. Ĝi evoluas kaj vivas simile kiel aliaj lingvoj kaj per ĝi eblas esprimi ĉiujn apektojn de homa pensado kaj sentado. Ĝi estas relative juna, iniciata de Ludoviko Lazaro Zamenhof en 1887. Unika, riĉa kaj vivanta lingvo, ĝi estas tre ŝatata de multaj homoj tra la mondo. Esperanto estas ankoraŭ ne tre konata, jen la kialo de tiu ĉi filmo.

    # vimeo.com/1397546 Uploaded 481 Plays 0 Comments
  3. Se oni simpligas iom eblas dividi la Esperanto-parolantojn en diversaj kategorioj:

    * "la idealistoj" – kredas je Esperanto kiel helpilo por estonta mondpaco
    * "la vivĝuantoj" – ĝuas la internaciajn festojn kaj aranĝojn
    * "la lingvemuloj" – tuj kiam eblas parolas pri diversaj lingvaĵoj
    * "la aktivuloj" – ŝatas organizi seminariojn, trejnadon, paĝarojn ktp
    * "la familiuloj" – uzas Esperanton en siaj internaciaj familioj

    Kompreneble multaj apartenas al pluraj el tiuj kategorioj. Kiu kategorio plej allogas vin?

    # vimeo.com/1398177 Uploaded 265 Plays 0 Comments
  4. En tiu ĉi parto Esperanto-parolantoj el diversaj landoj respondas al la demandoj:
    - Kial vi lernis Esperanton?
    - Ĉu estis facile por vi lerni Esperanton?
    - Ĉu Esperanto estas utila por vi?
    Krome vi vidos prezenton de la lingvo kaj ankaŭ povos lerni kelkajn frazojn en Esperanto.

    # vimeo.com/1400418 Uploaded 545 Plays 1 Comment
  5. E@I, TEJO, ILEI, EEU, UEA, AdE – jen kelkaj el la mallongigoj kiuj konsistigas la internacian Esperanto-movadon. Eksciu pli pri ili ĉi-parte.

    # vimeo.com/1393583 Uploaded 149 Plays 0 Comments

Esperanto estas...

Pavinski audiovisual

Filmo kiu prezentas la internacian lingvon Esperanto en moderna kaj vigla maniero. La filmo, dividitaj je 6 partoj, estas rezulto de 3-jara projekto (2005-2008) kaj kreiĝis en internacia kunlaboro de pluraj filmemuloj kadre de la organizo E@I – http://www.ikso.net.

Browse This Channel

Shout Box

Heads up: the shoutbox will be retiring soon. It’s tired of working, and can’t wait to relax. You can still send a message to the channel owner, though!

Channels are a simple, beautiful way to showcase and watch videos. Browse more Channels.